Candy Darling
Candy Darling | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | James Lawrence Slattery | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1944 en Arbaraj Montetoj | |
Morto | 21-an de marto 1974 (29-jaraĝa) en Manhatano | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Leŭkemio kaj limfomo vd | |
Tombo | Nov-Jorkio Cherry Valley Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Massapequa High School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Candy Darling (24a de novembro 1944 – 21a de marto 1974) estis usona aktorino, plej bone konata kiel «Varhola Superstelulo». Transvirino, ŝi stelulis en filmoj de Andy Warhol kiel Flesh (1968) kaj Women in Revolt (1971), kaj estis muzo de la pra-punka bando The Velvet Underground.
Fruaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis kiel James Lawrence Slattery; estas iom da necerteco pri ŝia naskiĝdato. Ŝi translokiĝis kun sia patrino, post tiu eksedzigis violentan alkoholisman patron. Ŝia duonfrato iris al armeo kaj ŝi restis sola kun la patrino. Ŝi paŝis multon de sia infanaĝo rigarde televidon kaj malnovajn filmojn de Holivudo, el kiuj ŝi lernis imiti siajn preferatajn aktorinojn, kiaj Joan Bennett kaj Kim Novak.
Varholaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Antaŭ ilia definitiva renkonto, en 1967, Darling vidis Andy Warhol ĉe klubo nomita «The Tenth of Always» (proksimume «La deka tago de ĉiam». Darling estis kun Jackie Curtis, kiu invitis Warhol al sia teatraĵo nome Glamour, Glory and Gold, stelulita de Darling, kiel "Nona Noonan", kaj juna Robert De Niro, kiu ludis ses partojn en la teatraĵo.[1]
Warhol ludigis Darling en mallonga komedia sceno en Flesh (1968) kun Jackie Curtis kaj Joe Dallesandro. Post Flesh, Darling ludis centran rolon en Women In Revolt (1971).
Krom arta dediĉo, Darling ankaŭ laboris dummallonge kiel kelnerino ĉe Slugger Ann's, nome trinkejo posedata de la avino de Jackie Curtis.[2]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Filmaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
1968 | Flesh | Candy | |
1970 | Brand X | Marlene D-Train | |
1971 | La Mortadella | Transvestito | Alternativa titolo: Lady Liberty |
1971 | Klute | Dancejestro | |
1971 | Some of My Best Friends Are... | Karen / Harry | |
1971 | Women in Revolt | Candy | |
1972 | Der Tod der Maria Malibran | ||
1973 | An American Family | Ŝi mem | |
1974 | Silent Night, Bloody Night | Gasto | |
2002 | The Cockettes | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2004 | Superstar in a Housedress | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2006 | Andy Warhol: A Documentary Film | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2010 | Beautiful Darling | Ŝi mem | Arkivaĵo |
Publikaĵo
[redakti | redakti fonton]- Darling, Candy. (1992) My Face for the World to See: the Diaries, letters and drawings. Hardy Marks Publications. ISBN 0-945367-21-X.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ What is the Robert DeNiro Connection?. For Members Only: The Story of the Mob's Secret Judge. Arkivita el la originalo je 2016-02-13. Alirita 4a de novembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-13. Alirita 2021-12-29.
- ↑ (May 26, 2011) “Queer Kinship in the New York Underground: On the 'Life and Legend' of Jackie Curtis”, Contemporary Theatre Review. Alirita April 8, 2015..
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bockris, Victor. (1998) The Life and Death of Andy Warhol. 4th Estate. ISBN 1-85702-805-8.
- Colacello, Bob. (2000) Holy Terror: Andy Warhol close up. Cooper Square. ISBN 0-8154-1008-5.
- County, Jayne. (1996) Man Enough to be a Woman. ISBN 1852423382.
- Harron, Mary. (1996) I Shot Andy Warhol. Bloomsbury. ISBN 0-7475-2995-7.
- Beautiful Darling: The Life and Times of Candy Darling Andy Warhol Superstar, filmo, James Rasin
- Warhol, Andy. (1981) Popism: the Warhol '60s. Hutchinson. ISBN 9780091445805.
- Woodlawn, Holly. (1991) A Low Life in High Heels. St Martin's Press. ISBN 0-312-06429-2.